Ève Curie
From Wikipedia, the free encyclopedia
Ève Denise Curie Labouisse (franca prononco: [ɛv dəniz kyʁi labwis]; 6a de decembro 1904 – 22a de oktobro 2007) estis franca kaj usona verkisto, ĵurnalisto kaj pianisto. Ève Curie estis la plej juna filino de Marie Skłodowska-Curie kaj Pierre Curie. Ŝia fratino estis Irène Joliot-Curie kaj ŝia bofrato estis Frédéric Joliot-Curie. Ève estis la nura membro de sia familio kiu ne elektis karieron kiel sciencisto kaj ne ricevis Nobel-premion, kvankam ŝia edzo Henry Richardson Labouisse, Jr. ricevis la Nobel-premion en 1965 je la konto de UNICEF. Ŝi laboris kiel ĵurnalisto kaj estis aŭtoro de la biografio de sia patrino Madame Curie kaj de libro pri milito, nome Journey Among Warriors.[1][2] El la 1960-aj jaroj ŝi engaĝiĝis por labori por UNICEF, kaj havigis helpon por infanoj kaj patrinoj en disvolvigantaj landoj.