Émilie du Châtelet
From Wikipedia, the free encyclopedia
Gabrielle Émilie Le Tonnelier de Breteuil, markizino de Châtelet, ofte nomita Émilie du Châtelet (naskiĝis la 17-an de decembro 1706 en Parizo, mortis la 10-an de septembro 1749 en Lunéville) estis matematikisto, beletristo kaj fizikisto de Francio.
Émilie du Châtelet | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Émilie du Châtelet | |||||
Naskonomo | Gabrielle-Émilie Le Tonnelier de Breteuil | ||||
Naskiĝo | 17-an de decembro 1706 (1706-12-17) en Parizo | ||||
Morto | 10-an de septembro 1749 (1749-09-10) (42-jaraĝa) en Lunéville | ||||
Mortis pro | naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | pulma embolio vd | ||||
Tombo | preĝejo Sankta-Jakobo vd | ||||
Lingvoj | franca • latina • greka • germana vd | ||||
Ŝtataneco | Francio vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Patro | Louis Nicolas Le Tonnelier de Breteuil vd | ||||
Patrino | Gabrielle-Anne de Froulay vd | ||||
Edz(in)o | Florent-Claude du Chastelet vd | ||||
Amkunulo | Jean-François de Saint-Lambert • Voltaire vd | ||||
Infanoj | Louis Marie Florent du Châtelet vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | matematikisto • fizikisto • filozofo de lingvo • eseisto • salonestrino • tradukisto • filozofo vd | ||||
Laborkampo | matematikisto • fiziko • filozofio • matematiko vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Institutions de Physique vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Ŝi elstaris pro plej konata atingo estis traduko al la franca, akompanata de notoj pri la libro de Isaac Newton, Principes mathématiques de la philosophie naturelle (Matematikaj Principoj de Natura Filozofio), kiu faris ŝin fakulino ĝis nun. La originala libro, Principia Mathematica, estis verkita latine kaj eldonita en 1687. Ĉi tiu estas la unua traduko de la libro kaj la sola kompleta. La graveco de traduko devenas parte de tio, ke Francio estis unu el la tiamaj sciencaj centroj. Ŝi enmetis en la tradukajn notojn, sugestojn kaj analizojn, en kiuj ŝi uzis "novan" kalkulon (eŭklida geometrio). La traduko estis publikigita en 1756, post la morto ŝia, kaj ankoraŭ estas konsiderata la akceptata franca traduko. Ŝiaj notoj pri traduko inkluzivas signifan kontribuon al neŭtona mekaniko - supozo pri la konservado de totala energio, el kiu la mova kineta energio estas parto. Ĉi tio kondukis al la konceptado de la koncepto de energio, kaj la ligo inter ĝi kaj la maso kaj rapideco de fizika objekto. Ŝi estis elektita al la Akademio de Sciencoj de Bolonjo kaj ĝia kastelo fariĝis intelekta centro.
Ŝia filozofia eseo Institutions de Physique unue estis publikigita en 1740. La libro estis vaste disvastigita, estigis varmajn debatojn, reeldonita kaj tradukita al pluraj aliaj lingvoj ene de du jaroj de sia originala publikigo. Ŝi partoprenis la faman diskuton de Vis viva, pri la plej bona maniero mezuri la potencon de la korpo kaj la plej bonajn rimedojn por pensi pri la principoj de konservado de energio. Post ŝia morto, ŝiaj ideoj estis vaste reprezentitaj en la plej fama teksto de la Franca Klerismo, la "Granda Enciklopedio" de Danis Diderot, Jean le Rond D'Alembert kaj aliaj, kaj unue estis publikigita baldaŭ post ŝia morto. Ŝi ankaŭ subtenis la edukadon por virinoj. Multaj biografioj, libroj kaj teatraĵoj estis verkitaj pri ŝia vivo kaj laboro dum la ducent jaroj post ŝia morto. Komence de la 21a jarcento ŝiaj vivo kaj ideoj kreis renovigitan intereson.
Voltaire, kun kiu ŝi havis rilaton de 15 jaroj, kuraĝigis ŝin sekvi siajn sciencajn esploradojn.[2]