Ĉeĥa erinaco
From Wikipedia, the free encyclopedia
Ĉeĥa erinaco (ekzemple en la germana Tschechenigel) (ĉeĥe nomata Rozsocháč) estas efika statika ŝtala kontraŭtanka obstaklo uzata ekde la 1930-aj jaroj. Sub nomo ĉeĥa erinaco ĝi estis dum la dua mondmilito uzata fare de armeoj de plimulto de ŝtatoj de ambaŭ batalantaj flankoj kaj ĝi estas uzata ĝis hodiaŭ. La ĉeĥa erinaco estas tre efika kontraŭtanka obstaklo. Ĝi konservas sian funkcion eĉ dum renversiĝo pro tre proksima eksplodo. Ĝi rezistis ankaŭ al longdaŭra efikado de infanteriaj armiloj. En kunigo kun pikdrato ĝi donis ankaŭ defendon kontraŭ sturmanta infanterio, sed al tiu post alproksimiĝo donis partan kovron antaŭ pafado de defendantoj. Ĝi estiĝis per pliperfektigo kaj evoluo surbaze de drata obstaklo nomata hispana rajdisto, uzata jam ekde la mezepoko.
La ĉeĥa erinacoj estis uzataj grandamplekse en ĈSR dum konstruado de ĉeĥoslovakaj fortikaĵoj en regiono de Sudetio. La industrie produktata tipo estis fare de la armeo elektita surbaze de multaj provoj. Post Munkena interkonsento kaj konkero de la resto de Ĉeĥoslovakio ĉiujn ekzistantajn erinacojn prenis germana Wehrmacht. La ĉasakiritaj erinacoj estis uzitaj por la germanaj fortikaĵoj kaj grandnombre estis produktataj novaj. Germanoj uzis ilin eĉ por sekurigo de Atlantika muro, ekzemple sur strando Omaha.
La ĉeĥaj erinacoj trovis grandan uzon dum la dua mondmilito eĉ en Sovetunio. Ĉi tie ili estis produktataj el ĉiu alirebla masiva metala materialo, ekzemple el reloj, iam eĉ el ligno. Dum bataloj en stratoj de urboj estis ilia uzo efektiva, ununura erinaco povis bloki la tutan straton. Pli poste tiu ĉi speco de kontraŭtanka obstaklo uzita eĉ sur limoj de Germana Demokratia Respubliko kaj en interzono de Berlina muro. Ekzistis ankaŭ betonaj versioj.