Ĉilderiko la 1-a
From Wikipedia, the free encyclopedia
Ĉilderiko la 1-a (france Childéric; latine Childericus; en rekonstruita Malnovfranka lingvo: *Hildirīk;[1] ĉ. 437 – 481 AD) estis estro de Frankoj en la norda parto de la romimperia Gaŭlio kaj membro de la Merovida dinastio, priskribita kiel Reĝo (en Latino Rex), kaj en sia Romi-stila reĝosigelo, kiu estis entombigita kun li, kaj en fragmentaj postaj registroj de lia vivo. Li estis la patro de Klodvigo la 1-a, kiu akiris suverenecon super ĉiuj aŭ plej el la Frankaj regnoj, kaj granda parto de la Romia Gaŭlio.
Ĉilderiko la 1-a | |||||
---|---|---|---|---|---|
estro de Frankoj | |||||
Persona informo | |||||
Childéric Ier | |||||
Naskiĝo | ĉ. 437 en nekonata loko | ||||
Morto | 481 en Tournai | ||||
Tombo | Tournai vd | ||||
Familio | |||||
Dinastio | Merovidoj vd | ||||
Patro | Merovech vd | ||||
Edz(in)o | Basina de Turingio vd | ||||
Infanoj | Klodvigo la 1-a • Audofleda • Lanthilde • Aboflede vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | monarko vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
La patro de Ĉilderiko estis registrita de kelkaj fontoj, kiel ekzemple Gregorio de Tours, kiel Meroveo, kies nomo estis la bazo de la Merovida dinastio.[2]
En registroj pri la specifaj agadoj de Ĉilderiko mem, li estis asociita ĉefe kun la romia militagado ĉe la rivero Luaro, kie li aperas ie registroj pri la gaŭl-romia generalo Egidio. Laŭ Gregorio de Tours, Ĉilderiko estis ekzilita inter aliaj aferoj pro seksallogo de filinoj de siaj subuloj kaj devis pasigi ok jarojn en "Turingio".[3]
Eble li luktis kontraŭ Atilo la Huno kaj kontraŭ la visigotoj de Teodoriko la 2-a.
En lia tombo en Tournai, nune en Belgio, oni trovis trezoron.[4]