Ĉirkaŭbaro
From Wikipedia, the free encyclopedia
Ĉirkaŭbaro aŭ ĉirkaŭbara movado (angle enclosure (movement)) estas politika nocio, politika, ekonomia procezo de Anglio en la 16-18-aj jarcentoj, dum kio la grandbienuloj (terposedantoj) komence la komunajn (komunumajn, vilaĝajn) paŝtejojn ĉirkaŭbaris, poste eĉ la bienetojn de la farmistoj, etbienistoj, por etendi la ŝaf-paŝtejojn aŭ eki intensan plantokultivadon.
En la 18-a jarcento la ĉirkaŭbaroj firmigis la proprietan pozicion de la grandbienuloj, helpis la disvastiĝon de la avangardaj teknikoj (sur la bienegoj). La tiel liberiĝinta (sen-posedigita) laborforto elmigris en la novajn anglajn koloniojn axu fluis en la ekprosperan industrion.