Ĝibal
From Wikipedia, the free encyclopedia
Ĝibal aŭ Jibāl (arabe جبال) estis la nomo donita de la Araboj al regiono kaj provinco de okcidenta Irano, dum la kaliflandoj de Umajidoj kaj Abasidoj.
Ties nomo signifas "la Montojn", kiel pluralo de jabal ("monto, monteto"), alude al la montara naturo de la regiono de Zagros.[1][2] Inter la 12a kaj 14a jarcentoj, la nomo Ĝibal estis iom post iom abandonita, kaj erare estis uzita por ʿIrāq ʿAjamī ("Persa Irako") por distingi ĝin el la "Araba Irako" en Mezopotamio.[1][3][4] La regiono tiel neniam havis precize difinitajn limojn, sed oni konsideris kiel ti la areojn de la Maranĝaba Dezerto oriente, de Farso kaj Ĥuzestano sude, de Irako sudokcidente kaj okcidente, de Azarbajĝano nordokcidente kaj la Elborz-Montaro norde, kio faras la regionan koncepton io simila al la iama lando Medio.[1][3]
Dum la Abasida Kaliflando, Ĝibal formis apartan provincon, kun sia ĉefurbo kutime en Rej, ĝis la Abasidoj perdis la kontrolon komence de la 10a jarcento.[3] Dum plej el la 9a jarcento, tamen, la areo estis regata de aŭtonoma loka dinastio, nome Dulafidoj.[3][5] Fine de la 10a kaj komence de la 11a jarcentoj, la plej granda parto de Ĝibal iĝis unu el la emirlandoj de la Bujidoj, dum la sudo pasis al la Kakujidoj.[3]
Ĝibal kaj Azerbajĝano estis konsideritaj parto de la regiono Pahla (Fahla).[6] La nomo Pahla rilatas al pahlaviyat (poemoj) kaj Pahlavi, nome kiel la dinastio.
La regiono estas nuntempe diversa, kaj Persoj, Kurdoj, Luroj, Azeroj kaj Asirianoj loĝas en la regiono. [7]