Akvohorloĝo
ilo por mezuri tempon per fluo de akvo en ujon / From Wikipedia, the free encyclopedia
Akvohorloĝo estas ilo por mezuri la tempon, kiu uzas akvon kiel helpilon. La pasinta tempo estas difinita baze de la kvanto de akvo, kiu fluas de unu ujo al alia. La sama principo estas uzata ankaŭ en sablohorloĝoj. En la antikva Grekujo simpla akvohorloĝo estis nomata klepsidro. La klepsidro estas unu de multaj malsamaj specoj de horloĝoj kiuj estis uzitaj antaŭ oni inventis la mekanikan horloĝon.
Avantaĝo de akvohorloĝo rilate al sunhorloĝo estas, ke ĝi funkcias nedepende de la suna lumo kaj de la vetero. Por eviti la dependecon de la temperaturo (frosto) kelkfoje oni devis varmigi ilin aŭ uzi hidrargon anstataŭ akvo. Kutime akvohorloĝoj mezuras parton de horo.