![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/e/ef/Albrecht_von_waldstein.jpg/640px-Albrecht_von_waldstein.jpg&w=640&q=50)
Albrecht von Wallenstein
From Wikipedia, the free encyclopedia
Albrecht von WALLENSTEIN aŭ ofte nur Wallenstein [prononco pli-malpli "Valnŝtajn"], plena nomo germane Albrecht Wenzel Eusebius von Waldstein kaj ĉeĥe Vojtěch Václav Eusebius z Valdštejna, naskiĝis la 24-an de septembro 1583 en Hermanitz an der Elbe respektive Heřmanice nad Labem (nun parto de la ĉeĥa regiono Hradec Králové), Bohemujo kaj mortis la 25-an de februaro 1634 en Cheb/Eger. Li estis duko de Frýdlant/ Friedland en Bohemio kaj de Meklenburgo en norda Germanio, kaj krome havis la titolon princo de Zagano en la tiam germanlingva sed ĉeĥe regata Silezio (nun Żagań en Pollando).
Albrecht z Valdštejna | |
![]() Portreto de Albrecht de Anthonis van Dyck | |
Naskiĝo | 24-an de septembro 1583 en ![]() |
---|---|
Morto | 25-an de februaro 1634 en ![]() |
Soldata kariero | |
Rango: | generalisimo |
Tempo de deĵoro: | 1604–1632 |
Deĵoris en: | ![]() ![]() |
Komandis al: |
|
Militoj: |
|
![]() | |
Persona informo | |
Tombo | Chapel of St Anne (en) ![]() Kartuziana monaĥejo de sankta Bruno (Valdice) (1636–1785) ![]() |
Lingvoj | germana • ĉeĥa |
Ŝtataneco | Reĝlando Bohemio ![]() |
Alma mater | Universitato de Altdorf universitato Palacký en Olomouc ![]() |
Familio | |
Patro | Wilhelm Waldstein (en) ![]() ![]() |
Patrino | Margareta, Freiin Smirziczky von Smirzicz (en) ![]() ![]() |
Frat(in)o | Kateřina Anna z Valdštejna (en) ![]() ![]() |
Edz(in)o | Elisabeth Harrach (en) ![]() Anna Lukretia Nekesch von Landeck (en) ![]() ![]() |
Infano | Marie Alžběta z Valdštejna (en) ![]() ( ![]() ![]() ![]() |
Okupo | |
Okupo | politikisto oficiro militestro ![]() |
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/4/41/Albrecht_Wallenstein.jpeg/640px-Albrecht_Wallenstein.jpeg)
Kiel supera generalo li inter la jaroj 1625 kaj 1934 dufoje estis supera estro de la imperiestra armeo en la Tridekjara Milito. Li batalis flanke de la de germanlingva Sankta Romia Imperio kaj de la Katolika Ligo kontraŭ la luteranaj ŝtatoj de Germanio kaj kontraŭ la armeoj de Danio kaj Svedio. Fine li tamen perdis la protekton de la germanlingva imperiestro kaj estis murdita de imperiestraj soldatoj. Grava generalo sub lia komando estis Ludoviko Isolani kun la timindaj kroataj taĉmentoj.