Aleksandr Puŝkin
rusa poeto / From Wikipedia, the free encyclopedia
Aleksandr Sergejeviĉ PUŜKIN (ruse Александр Сергеевич Пушкин prononce [ɐlʲɪkˈsandr sʲɪrˈɡʲe(j)ɪvʲɪtɕ ˈpuʂkʲɪn][1]; naskiĝis la 6-an de junio 1799 en Moskvo; mortis la 10-an de februaro 1837 en Peterburgo pro grava vundo dum duelo) estis fama rusa verkisto, dramaturgo kaj poeto, literatura kritikisto, historiisto kaj ĵurnalisto[2] de la epoko de la Romantikismo. Li estas rigardata kiel la fondinto de la moderna rusa literaturo,[3][4] multe influinta evoluon de la rusa lingvo, agnoskita kiel plej elstara nacia poeto, jam dum sia vivo[5][6][7].[8]
Tiu ĉi artikolo temas pri fama rusa verkisto. Por informoj pri la samnomaj urboj, vidu la paĝon Puŝkin (urbo) kaj Puŝkino. |
Aleksandr Puŝkin | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Александр Сергеевич Пушкин Александръ Сергѣевичъ Пушкинъ | |||||
Naskiĝo | 26-an de majo 1799 (1799-05-26) en Moskvo | ||||
Morto | 29-an de januaro 1837 (1837-01-29) (37-jaraĝa) en Sankt-Peterburgo | ||||
Mortis pro | hommortigo • duelo vd | ||||
Mortis per | pafvundo vd | ||||
Mortigita de | Georges-Charles de Heeckeren d'Anthès vd | ||||
Tombo | Svyatogorsky Monastery vd | ||||
Religio | ortodoksismo vd | ||||
Lingvoj | rusa • franca vd | ||||
Loĝloko | Simferopolo • Kiŝinevo • Odeso • Moskvo • Yaropolets • Moskvo • Niĵnij Novgorod • Kazano • Layış • Uljanovsko • Uljanovsko • Yazykov Estate Park, Yazykovo • Uljanovsko • Orenburgo • Saratov • Penza • Yazykov Estate Park, Yazykovo • Bolshoye Boldino • Sankt-Peterburgo • Sankt-Peterburgo vd | ||||
Ŝtataneco | Rusia Imperio vd | ||||
Alma mater | Liceo de Carskoje Selo vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Patro | Sergey Pushkin vd | ||||
Patrino | Nadezhda Pushkina vd | ||||
Gefratoj | Olga Pavlischeva • Lev Sergeyevich Pushkin vd | ||||
Edz(in)o | Natalja Nikolajevna Gonĉarova vd | ||||
Infanoj | Maria Pushkina • Natalya Alexandrovna Pushkina • Alexander Alexandrovich Pushkin • Grigory Aleksandrovich Pushkin vd | ||||
Profesio | |||||
Alia nomo | Александр НКШП • Иван Петрович Белкин • Феофилакт Косичкин • P., Ст. Арз. (Старый Арзамасец) • А. Б. vd | ||||
Okupo | poeto • prozisto • dramaturgo • literaturkritikisto • tradukisto • historiisto • romanisto • libretisto • librokolektisto • publikigisto • verkisto • verkisto de porinfana literaturo • dramaturgo • eseisto • bretteur • aŭtoro vd | ||||
Laborkampo | historioscienco • dramaturgio • traduko • kritiko vd | ||||
Aktiva dum | 1814–1837 vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Eŭgeno Onegin ❦ La filino de la kapitano ❦ Boris Godunov ❦ Ruslan and Ludmila ❦ The Prophet ❦ Fabelo de la Pastro kaj lia Laboristo Balda ❦ Fabelo de la Fiŝisto kaj la Fiŝo ❦ Fabelo de la Mortinta Caridino kaj de la Sep Kavaliroj ❦ Fabelo de la Ora Virkoko vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Puŝkin naskiĝis en etoso de la rusa nobelaro en Moskvo.[9] Lia patro, Sergej Lvoviĉ Puŝkin, apartenis al malnova nobela familio. Lia patrinflanka praavo estis ĉef-generalo Abram Petroviĉ Gannibal, nobelo de kameruna origino kiu estis rabita el sia hejmlando kaj edukita en la imperiestra kortego kiel lia adoptita filo. Li publikigis sian unuan poemon estante 15-jaraĝa, kaj estis amplekse agnoskita de la literatura establo je la tempo de sia gradiĝo el la Liceo de Carskoje Selo. Je la gradiĝo el la Liceo, Puŝkin deklamis sian polemikan poemon "Odo al Libereco", unu el kelkaj kiuj kondukis al la fakto ke li estis ekzilita fare de la caro Aleksandro la 1-a. Kvankam estante sub la strikta kontrolo de la cara politika polico kaj malkapabla publikigi, Puŝkin verkis sian plej faman teatraĵon, nome la dramo Boris Godunov. Lia novelo en verso, Eŭgeno Onegin, aperis serie inter 1825 kaj 1832.
Puŝkin estis almorte vundita en duelo kun la supozita amanto de sia edzino kaj edzo de ŝia fratino Georges-Charles de Heeckeren d'Anthès, konata ankaŭ kiel Dantes-Gekkern, franca oficiro servanta al la Kavalira Gvardia Regimento.