Altaĵo de Cerva Salto
granita rokaro ĉe la ĉeĥa urbo Karlovy Vary (Karlsbad) / From Wikipedia, the free encyclopedia
Altaĵo de Cerva Salto (ĉeĥe Jelení skok; germane Hirschsprung) estas granita rokaro, kiu apartenas al la plej altaj kaj plej vizitataj lokoj super la ĉeĥa urbo Karlovy Vary (Karlsbad).
Ĝi troviĝas 450 metrojn super marnivelo kaj estas videbla el multaj lokoj de la urbo. Ekde la Gejsero oni povas ĝin atingi piede post 20 minutoj. Pri tiu ĉi roko oni rakontas ofte legendon, kiu rilatas al malkovro de la varma kuracakvo.