![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/d/df/An%25C3%25ADbal_Cavaco_Silva_%2528cropped%2529.jpg/640px-An%25C3%25ADbal_Cavaco_Silva_%2528cropped%2529.jpg&w=640&q=50)
Aníbal Cavaco Silva
From Wikipedia, the free encyclopedia
Aníbal António CAVACO SILVA (aNIbal anTOnju kaVAku SILva) estas portugala politikisto. Li naskiĝis en Boliqueime, parto de la urbo Loulé, la 15-an de julio 1939.
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/1/1b/Cavaco_Silva_2007.jpg/320px-Cavaco_Silva_2007.jpg)
Aníbal Cavaco Silva | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Aníbal António Cavaco Silva | |||||
Naskiĝo | 15-an de julio 1939 (1939-07-15) (84-jaraĝa) en Boliqueime | ||||
Religio | katolikismo vd | ||||
Lingvoj | portugala vd | ||||
Ŝtataneco | Portugalio ![]() | ||||
Alma mater | Universitato Teknika de Lisbono Universitato de Jorko ![]() | ||||
Partio | Socialdemokrata Partio ![]() | ||||
Subskribo ![]() | |||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Maria Cavaco Silva (en) ![]() ![]() | ||||
Profesio | |||||
Okupo | ekonomikisto politikisto universitata instruisto ![]() | ||||
| |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Profesoro de Ekonomiko ĉe la Universitato de York, li fariĝis ministro de financo en 1980. En 1985, li iĝis estro de la Social-Demokrata Partio (PSD, centra-dekstrema), kio kaŭzis la finon de la registara koalicio inter la Socialista Partio (maldekstrema) kaj la PSD.
Li estis ĉefministro de Portugalio ekde la 6-a de novembro 1985 ĝis la 28-a de oktobro 1995. La politiko de lia rego subtenis malaltigon de impostoj kaj malreguligon de la ekonomio. Dum tiu ĉi periodo Portugalio forte kreskis ekonomike kaj fariĝis ano de la Eŭropa Unio. Li forlasis sian postenon en 1995.
En 1996 li kandidatis por la prezidenteco de la Respubliko, sed malvenkis fronte al Jorge Sampaio.
En oktobro 2005 Cavaco Silva anoncis sian novan kandidatiĝon al la posteno, kaj la 22-an de januaro 2006, li estis elektita prezidento, kun 50,6% el la voĉoj, profitante la malunuiĝon de la maldekstro, kiu prezentis plurajn kandidatojn.
La rezulto estis:
- Aníbal Cavaco Silva: 50,59%
- Manuel Alegre: 20,72%
- Mário Soares: 14,34%
- Jerónimo de Sousa: 8,59%
- Francisco Louçã: 5,31%
Li oficiale fariĝis prezidento je la 9-a de marto de 2006. Li estas la unua dekstrema prezidento de Portugalio ekde la forigo de la diktatoreco en 1974.