Andreas Libavius
From Wikipedia, the free encyclopedia
Andreas Libavius (1555-1616) estis germana alkemiisto, kuracisto, rektoro kaj esploristo, kiu verkis la unuan sistematikan libron pri kemio, kun instruoj por la preparado de diversaj fortaj acidoj. Kelkaj el liaj verkoj publikiĝis sub la kromnomo Basilius de Varna. Li forte kredis je la transformiĝo de la substancoj en oron, kies teorio estas konata kiel filozofa ŝtono. Inter 1591 kaj 1616, Libavius verkis pli ol 40 librojn en pluraj kampoj samkiel logiko, teologio, fiziko, medicino, kemio, apoteko kaj poezio. En 1588 li fariĝis profesoro pri historio kaj poezio en la Universitato de Jena.
Rapidaj faktoj Andreae Libavii(1555-1616), Persona informo ...
Andreae Libavii (1555-1616) | ||
---|---|---|
Germana alkemiisto kaj rektoro de la Kazimira Gimnazio, en Koburgo | ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | 1555 en Halle, Germanio | |
Morto | 25-a de julio 1616 en Koburgo, Germanio | |
Lingvoj | latina • germana vd | |
Ŝtataneco | Sankta Romia Imperio vd | |
Alma mater | Universitato de Wittenberg Universitato de Jena Universitato de Bazelo | |
Profesio | ||
Okupo | kemiisto • universitata instruisto • kuracisto vd | |
Laborkampo | medicino • kemio • filozofio • historio vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Fermi