amplekso de la kristanaj eklezioj / From Wikipedia, the free encyclopedia
La Anglikana Komunio estas la amplekso de la kristanaj eklezioj kiuj havas strukturon, organizon kaj praktikon devenantan de la anglikanismo kaj estas en komunumeco inter si. Inter ili la plej, historie kaj pro nombro de fideluloj, grava estas la Eklezio de Anglio.
Anglikana Eklezio en Nov-Zelando kaj Polinezio•Anglikana Eklezio de Aŭstralio•Eklezio de Bangladeŝo•Eklezio Episkopa Anglikana de Brazilo•Eklezio de Provinco de Centra Afriko•Anglikana Eklezio en Centra Ameriko•Provinco de Anglikana Eklezio de Kongo•Eklezio de Anglio•Honkonga Anglikana Eklezio•Eklezio de Provinco de Hinda Oceano•Eklezio de Irlando•Japana Anglikana Eklezio•Anglikana Eklezio de Kenjo•Korea Anglikana Eklezio•Anglikana Eklezio de Melanezio•Eklezio Anglikana de Meksiko•Eklezio de Provinco de Birmo•Eklezio de Niĝerio•Eklezio de Norda Barato•Eklezio de Pakistano•Anglikana Eklezio de Burundo•Anglikana Eklezio de Papu-Nov-Gvineo•Episkopa Eklezio en Filipinoj•Provinco de Eklezio Anglikana en Ruando•Skota Episkopa Eklezio•Eklezio Anglikana de Sud-Ameriko•Eklezio de Provinco de Sudorienta Azio•Eklezio de Suda Barato•Episkopa Eklezio de Sud-Sudano•Anglikana Eklezio de Suda Afriko•Episkopa Eklezio de Sudano•Anglikana Eklezio de Tanzanio•Eklezio de Ugando•Episkopa Eklezio de Usono•Eklezio de Kimrio•Eklezio de Provinco de Okcidenta Afriko•Eklezio en la Provinco de Okcident-Indioj•Episkopa Eklezio en Jerusalemo kaj Mezoriento•eksterprovinca anglikana eklezio•Sendependa Eklezio de Filipinoj vd
Laŭ iuj la anglkanaj eklezioj ne tute ĝuste apartenas al la difino de protestantaj, ĉar la termino “protestanto” ofte estas sinonimo de luterano aŭ kalvinisto aŭ “evangeliano”. Tamen, ili havis originon kaj kvazaŭ laŭleĝecon el la evento “potestantismo” ankaŭ se ilia kredo similas pli al tiu katolika ol al tiu protestanta.
Aparte la anglikanaj eklezioj povus esti ideale dividitaj laŭ du fluoj:
tiu "alta", doktrine proksima al la pozicioj de la Katolika Eklezio;
tiu "malalta", pli influita de la pozicioj de Protestantismo.
Ambaŭ tamen konservas fortajn ligilojn kun la Anglikana Komunio aŭ kun la “Anglikana Tradicio”: temas pri la plej granda fluo en Anglio, en Kimrio kaj en iuj landoj de Commonwealth, sed malpli sekvata en Usono kaj en la cetera mondo.