Ann Radcliffe
From Wikipedia, the free encyclopedia
Ann RADCLIFFE, fraŭline Ann WARD (naskiĝis la 9-an de julio, 1764 en Londono, mortis tie la 7-an de februaro, 1823) estis angla verkistino. Ŝi estas grava reprezentantino de anglalingva horora literaturo, de t. n. gotika romano.
Rapidaj faktoj Persona informo, Familio ...
Ann Radcliffe | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Ann Radcliffe | ||
Naskiĝo | 9-an de julio 1764 (1764-07-09) en Holborn | |
Morto | 7-an de februaro 1823 (1823-02-07) (58-jaraĝa) en Londono | |
Mortis pro | naturaj kialoj vd | |
Mortis per | pneŭmonito vd | |
Tombo | St George's, Hanover Square vd | |
Lingvoj | angla vd | |
Ŝtataneco | Reĝlando de Granda Britio • Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando vd | |
Familio | ||
Patro | William Ward vd | |
Patrino | Ann Oates vd | |
Edz(in)o | William Radcliffe (en) vd | |
Profesio | ||
Okupo | romanisto verkisto vd | |
Laborkampo | literatura aktiveco • gotika romano vd | |
Aktiva dum | 1789– vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Fermi
Ŝi naskiĝis en londona kvartalo Holborn. Ŝia edzo estis juristo William Radcliffe, eldonisto de Angla kroniko (1788). Ĉar ŝi ne partoprenis la societan vivon, ŝi komencis amuzi sin mem per verkado de pseŭdohistoriaj romanoj pri junaj virinoj, kiuj devas fronti krimajn intencojn de potencaj parencoj. Kutime la agado okazas en antikvaj kasteloj, plenaj de hororaj misteroj, ŝajne supernaturaj, kiuj fine trovas naturan klarigon. Ŝia verkaro influis evoluon de historia romano (Walter Scott).