Apache Tomcat
From Wikipedia, the free encyclopedia
Apache Tomcat provizas medion por plenumi Java-kodon ĉe TTT-servilo. Ĝi estas programita en Java, kaj ofertas ujon por servletoj, kiu pere de JSP-kompililo "Jasper" povas kompili JavaServer Pages kiel servletojn kaj plenumi tiujn. Krome, ĝi enhavas kompletan HTTP-servilon por programi kaj testi servletojn. Post kiam la servletoj estas pretaj, oni povas instali tiujn ĉe Retservilo Apache pere de speciala krom-ilo (plugin) Mod_JK, kiu aŭtomate plusendas petojn pri dinamika enhavo de retpaĝo al Tomcat. Por tiu celo oni kutime uzas Apache JServ Protocol.