Aranda de Duero [aRANda deDŬEro] estas municipo en la sudo de la provinco Burgoso, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Ribera del Duero kaj estas la ĉefurbo de la jurisdikcia Partido de Aranda de Duero. Ĝi estas la tria municipo kiu ne estas provinca ĉefurbo kaj estas plej loĝata en la regiono.
Rapidaj faktoj municipo en Hispanio, Administrado ...
Fermi
La urbo famas pro sia kuirarto, vino, kaj arkitektura heredaĵo en kiu elstaras la preĝejoj de Santa María la Real, kaj de Sankta Johano, nune religiarta muzeo, la Sanktejo de San Pedro Regalado, la preĝejo de Sankta Nikolao de Bari, la 7 km de subteraj vinkeloj konstruitaj inter la 12-a kaj 18-a jarcentoj, sub la subgrundo de la antikva kerno de la urbo kaj la Palaco de Berdugo en kiu gastis Napoleono en 1808. Ege interesas ankaŭ la proksimaj romia urbo Clunia Sulpicia kaj la Monaĥejo de Santa María de La Vid.