Arbara kapitano
From Wikipedia, the free encyclopedia
En Brazilo, la Arbara kapitano (Capitão do Mato, en la portugala) estis la servisto de bieno kiu respondecis pri la rekaptado de fuĝintaj sklavoj. En la brazila socio ili ĝuis tre malmultan socian prestiĝon kaj estis suspektataj pri kidnapado de sklavoj hazarde kaptitaj, esperante vidi ilin deklaritaj fuĝe, kaj redonante ilin al iliaj posedantoj post pago de rekompenco.
Fine de sklaveco, en 1887-88, kiam sklavoj amase fuĝis de la bienoj de la provinco San-Paŭlo, la armeestroj, ankoraŭ ĝuantaj la prestiĝon de la Milito de Paragvajo, rifuzis preni sur sin la malestiman taskon kapti sklavojn.