Arcaĥa Respubliko
neagnoskita ŝtato en Kaŭkazio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Arcaĥa Respubliko (armene Արցախի Հանրապետություն, Arcaĥi Hanrapetutjun) aŭ Respubliko Montara Karabaĥo[1] (armene Լեռնային Ղարաբաղի Հանրապետություն, Lernajin Gharabaghi Hanrapetutjun, neoficiale ankaŭ armene Լեռնային Ղարաբաղ, Lernajin Gharabagh; azerbajĝane Dağlıq Qarabağ of Yuxarı Qarabağ; ruse Нагорно-Карабахская Республика) estis neagnoskita ŝtato, de fakte memstara ŝtato subtenita de Armenio en la regiono Montara Karabaĥo (aŭ regiono Arcaĥo), Suda Kaŭkazio, kies teritorio estas internacie agnoskata kiel de iure parto de Azerbajĝano[2]. Ĝi konsistas el la plej granda parto de la teritorio de la antaŭa Aŭtonoma Provinco Montara Karabaĥo, limante al Armenio okcidente kaj al Irano en la sudo.
Montara Karabaĥo | |
Արցախի Հանրապետություն | |
|
|
Detaloj | Detaloj |
Nacia himno: Azat u ankakh Artsakh | |
neagnoskita ŝtato • fakta reĝimo • lando • historia lando | |
---|---|
Bazaj informoj | |
Ĉefurbo | Stepanakerto |
Oficiala(j) lingvo(j) | armena lingvo, rusa lingvo |
Uzata(j) lingvo(j) | armena |
Areo | 11,500 km² |
- % de akvo | 0 % |
Loĝantaro | 145,000 (2012) |
Loĝdenso | 12,6 loĝ./km2 loĝ./km² |
Horzono | UTC +4 |
Telefona kodo | +37447 |
Politiko | |
Politika sistemo | memproklamita respubliko |
Ŝtatestro | vacante |
Ĉefministro | Bako Sahakjan |
Ekonomio | |
Valuto | dramo (AMD) |
La lando estis enklavo ene de Azerbajĝano kun koridoro al Armenio. La ĉefurbo estis Stepanakerto. Laŭ internacia juro tiu teritorio, ĝis septembro 2023 enloĝata grandparte de etnaj armenoj, apartenas al Azerbajĝano, sed efektive estis sendependa. Azerbajĝano ne regas la regionon dum la najbara Armenio grave influis ĝin[3].
La regiono Karabaĥo iĝis pridisputata inter Armenio kaj Azerbajĝano kiam ambaŭ landoj akiris sendependecon de la Rusia Imperio en 1918. Post kiam Sovetunio restarigis sian regadon super la regiono, en 1923 ĝi kreis la Aŭtonoman Provincon Montara Karabaĥo ene de la Azerbajĝana Soveta Socialisma Respubliko. En 1988 armenoj postulis transdoni ĝin al Armenio, kion Moskvo rifuzis, do komenciĝis protestoj, poste perfortaj konfrontiĝoj kaj post disfalo de Sovetunio en 1991 eksplodis la Unua milito en Montara Karabaĥo, kiu finiĝis en 1994 per la armena venko kaj forpelo de ĉiuj lokaj azeroj. La lando restis agnoskita de neniu internacia organizo aŭ lando, inkluzive de Armenio.
En 2020 azera armeo atakis Montaran Karabaĥon kaj venkis ĝin, danke al perado de Rusio la flankoj atingis pafĉesigon, la regionon eniris rusiaj pactrupoj. En septembro 2023 Azerbajĝano denove atakis la respublikon kaj definitive venkis ĝin. La 28-an de septembro la lasta prezidanto de la neagnoskita respubliko Samvel Ŝaĥramarjan subskribis ordonon pri malfondo de la regno ekde la 1-a de januaro 2025. La 15-an de oktobro 2023 azera prezidanto Ilham Alijev hisis la flagon de Azerbajĝano en Montara Karabaĥo. Preskaŭ ĉiuj armenoj forlasis la respublikon.