Armentières - prononco laŭ sistemo IFA aʁmɑ̃t'jɛʁ, jen france; okcidentflandre Armentiers, prononco [ARmenti:rs][1] - estas komunumo de Francio kadre de la historia pejzaĝo Franca Flandrio, Frans-Vlaanderen respektive Flandre française. Ĝi situas en la departemento Nord [nɔʁ], nederlande/flandre Noorderdepartement, en la regiono Hauts-de-France (prononco [o d(ə)ˈfʁɑ̃s], laŭvorte "supraĵo de Francio" pikarde Heuts-d'Franche) kaj en la antaŭa regiono Nordo-Kaleza Markolo (france Nord-Pas-de-Calais [nor pa d' kale'], nederlande/flandre Noord-Nauw van Calais). Fine de 2021 en la komunumo vivis 25 581 loĝantoj sur areo de 6,28 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 4 073 loĝantoj/km². Administre la komunumo apartenas al la arondismento Lille (france Arrondissement Lille, nederlande Arrondissement Rijsel respektive okcidentflandre Arroundissement Rysel), kaj al la kantono Armentières / Armentiers.
Rapidaj faktoj Urba komunumo, Belfrido de ArmentièresBelfrido de Armentières ...
Fermi
Armentières estas unu el la ĉirkaŭurboj de Lille kaj limas Belgion.
La loĝantojn oni en la franca kutime nomigas armentièrois(es).