Arondismento Lesparre-Médoc
arondismento en Francio / From Wikipedia, the free encyclopedia
La arondismento Lesparre-Médoc (france arrondissement de Lesparre-Médoc, okcitane Arrondiment de L'Esparra) estas administra parto de Francio nomata arondismento. Ĝi lokiĝas en la departemento Ĝirondio (france Gironde [ʒiʁɔ̃d] respektive okcitane kaj gaskone Gironda), en la administra regiono Nova Akvitanio (france Nouvelle-Aquitaine [nuvɛl akitɛn], okcitane kaj gaskone Nòva Aquitània) kaj en la tradicia, historia regiono Akvitanio (france Aquitaine [akitɛn], okcitane kaj gaskone Aquitània). La arondismenta ĉefurbo estas la samnoma urbo Lesparre-Médoc (denove france, okcitane kaj gaskone L'Esparra). Komence de la jaro 2021 en la arondismento vivis 93 807 personoj sur areo de 1 318 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 71 loĝantoj/km².
Arondismento Lesparre-Médoc | |
france: Arrondissement de Lesparre-Médoc, okcitane: Arrondiment de L'Esparra | |
Administra unuo | |
Mapo de Ĝirondio kun la arondismento ruĝe akcentita | |
Ŝtato | Francio |
---|---|
Regiono | Nova Akvitanio |
Departemento | Ĝirondio |
Historia regiono | Akvitanio |
Ĉefurbo | Lesparre-Médoc |
Areo | 1 318 km² (131 800 ha) |
Loĝantaro | 93 807 (2021) |
Denseco | 71 loĝ./km² |
INSEE-kodo | 334 |
Komunumoj | 49 |