Aspekto
gramatika kategorio pri kiel ago, evento, aŭ stato (esprimita de verbo) rilatas al la fluo de tempo / From Wikipedia, the free encyclopedia
En lingvoscienco, aspekto estas maniero prezenti agon esprimitan per verbo: ĉu resume, kiel unu tuton (kaj ofte resumeblan per ĝia rezulto); ĉu kiel daŭran procezon en ties evoluo; ĉu kiel ripete okazantan fenomenon.
Kontraste al la tempo, kiu karakterizas la agon el ekstere, rilatigante ĝin al aliaj agoj eksteraj, la aspekto esprimas la propran, internan staton de la ago, kiel ekz-e ties komenco (li ekparolis), aŭ atingo de la rezulto (li trovis la solvon) aŭ la daŭro (li serĉis la solvon).