Bazo (kemio)
kemia substanco, kiui reakcias kun acido, akceptante protonojn aŭ donante elektronparojn / From Wikipedia, the free encyclopedia
Bazo en kemio estas ĉefe pripensata kiel substanco, kiu povas akcepti protonojn (atomojn de hidrogeno). La koncepto rilatas al la teorio de Brønsted kaj Lowry pri acidoj kaj bazoj. Laŭ iom restriktita koncepto, kiel bazo estas konsiderata iu ajn kemia kombinaĵo kiu, kiam solvita en akvo, donas solvon kun pH-valoro pli granda ol 7,0.
Ĉi tiu artikolo temas pri substanco kiu povas akcepti protonojn, do malo de acido. Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Bazo. |
Bazoj estas la malo de acidoj. Kemia reakcio inter acido kaj bazo estas nomata neŭtraligado. Bazoj kaj acidoj estas konsiderataj kiel malaj inter si, ĉar la reakcio inter la du rezultigas salan solvon kaj akvon.
Konataj bazoj estas:
- kalcia karbonato (CaCO3)
- kalia hidroksido (KOH)
- magnezia hidroksido (Mg(OH)2)
- natria hidroksido (NaOH)
- natro (Na2CO3)
- En biologio gravas la nukleaj bazoj (nitrogenaj bazoj), gravaj konsistigiloj de DNA.
Kelkaj substancoj povas depende de la medio efiki jen kiel bazoj, jen kiel acidoj. Ili nomiĝas (baz-acid-)amfoteraj.