Berenica (Racine)
From Wikipedia, the free encyclopedia
Berenica estas tragedio verkita de Jean Racine kaj unue prezentita en 1670. Racine verŝajne inspiriĝis pri la malsukcesa rilato inter la franca reĝo Ludoviko la 14-a kaj la juna Maria Mancini. Oni raportis ke la reĝo, dum la prezento de la teatraĵo, iomete ploris. Racine elektis la temon de la apartigo de la romia imperiestro Tito kaj de Berenica por konkurenci Pierre Corneille, kiu samtempe preparis Tito kaj Berenica.