Bokobá
From Wikipedia, the free encyclopedia
Bokobá estas unu el la 106 komunumoj de la meksika subŝtato Yucatán, kiu estas unu el la tri meksikaj subŝtatoj sur la duoninsulo Jukatano. La ĉefurbo de la komunumo estas la samnoma Bokobá. La komunumo situas en la centra parto de Yucatán en la regiono 4 "Centro". La regiono "Centro" limas norde al la regiono 3 "Litoral Centro", oriente al la regiono 1 "Litoral Oriente", sude al la regiono 5 "Centro Sur" kaj okcidente al la regiono 6 "Influencia Metropolitana". La ŝlosilnumero de la komunumo laŭ la INEGI, do laŭ la nacia geografia instituto estas 31005.
Rapidaj faktoj municipo de Meksiko, Administrado ...
Bokobá | |||
---|---|---|---|
municipo de Meksiko | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Statuso | Komunumo | ||
Lando | Meksiko | ||
Ŝtato | Yucatán | ||
Poŝtkodo | 97466 | ||
Kodo laŭ | 31 005 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 1 958 | ||
Loĝdenso | 30 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 20° 57′ N, 89° 9′ U (mapo)20.95-89.15 | ||
Alto | 10 m | ||
Areo | 48,5 km² (4 850 ha) | ||
Horzono | UTC -6 | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Bokobá Municipality [+] | |||
Fermi