Bundo
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Ĝenerala Sindikato de Judaj Laboristoj en Litovio, Pollando kaj Rusio (jide אַלגעמײַנער ײדישער אַרבעטער בּונד אין ליטע פוילין און רוסלאַנד, Algemeyner Yidisher Arbeter Bund en Litah, Poyln un Rusland, ĝenerale nomata la Bundo (בּונד, parenca al la germana vorto Bund, signifante federacion aŭ union) estis laika juda socialisma partio en la Rusia Imperio, kiu aktivis inter 1897 kaj 1920. En 1917 la pola parto de la Bundo, kiu datiĝis de la tempo, kiam Pollando estis rusia teritorio, secesiis disde la rusia Bundo kaj kreis novan Polan Ĝeneralan Sindikaton de Judaj Laboristoj, kiu daŭre funkciis en Pollando dum la jaroj inter la du mondmilitoj. La rusa Bundo estis dissolvita en 1920 kaj enigita en la Komunistan Partion. Aliaj restaĵoj de la Bundo daŭris en diversaj landoj. Membro de la Bundo estis nomata bundisto.
Bundo | ||
---|---|---|
partio • laborista sindikato | ||
Komenco | 7-a de oktobro 1897 vd | |
Fino | 19-a de aprilo 1921 vd | |
Lando(j) | Rusia Imperio vd | |
Ideologio |
Bundismo • socialdemokratio • demokrata socialismo • Kontraŭcionismo • laikismo | |
Lingvoj | ||