Cifrão
From Wikipedia, the free encyclopedia
La cifrão () [siˈfɾɐ̃w̃|] aŭ [siFRON] estas valuta signo simila al la dolara signo ($) sed ĉiam verkita kun du vertikalaj strekoj anstataŭ ununura: . Ĝi estas la oficiala signo de la Kaboverda eskudo (ISO 4217: CVE) kaj ofta signo de la Brazila realo (signo: R$; ISO: BRL).
Ĝi estis iam uzata por la Portugala eskudo (ISO: PTE) antaŭ ties anstataŭigo per la eŭro kaj por la Timora eskudo (ISO: TPE) antaŭ ties anstataŭigo per la Indonezia rupio kaj per la Usona dolaro.[1] En portugala kaj kaboverda uzado, la cifrão estas metita kiel decimala signo inter la ciferoj de la eskudoj kaj la centavoj (ekz., 2$50).[2] La nomo originiĝas el la araba cifr.[3]