Jupitero (dio)
ĉefdio de Romia religio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Jupitero (latine: Iuppiter) estas romia similaĵo de grekia dio Zeŭso. Li estis la plej grava el la dioj de la romia panteono, patro de dioj kaj homoj kaj li estis parto de la ĉefa triopo, kune kun sia fratino kaj edzino Juno, kaj sia filino Minerva.
Ĉi tiu artikolo temas pri romia dio. Por informoj pri la samnoma planedo, vidu la artikolon Jupitero (planedo).
Rapidaj faktoj Sekso, Eble sama ...
Jupitero | |
---|---|
Sekso | vira |
Eble sama | Zeŭso, Peruno, Toro, astrologia Jupitero |
Familio | |
Patro | Saturno |
Patrino | Ops |
Edzo/Edzino | Junono |
Infanoj | Vulkano, Diana, Herkulo, Bakĥo, Juventa, Marso, Belona, Minerva, Apolono, Iarbas, Merkuro, Prozerpina |
Amkunuloj | Latona, Juturna |
Fermi
Rapidaj faktoj romia dio • ĉefdio • virdio, Informoj ...
Jupitero | |
---|---|
romia dio • ĉefdio • virdio | |
Informoj | |
Originala nomo | Iuppiter |
Eble sama | Zeŭso • Peruno • Toro • astrologia Jupitero |
Sekso | vira |
Patro | Saturno |
Patrino | Ops |
Gefratoj | Junono • Vesta • Plutono • Neptuno • Cereso |
Edzo/Edzino | Junono |
Kunulo | Latona • Juturna |
Infanoj | Vulkano • Diana • Herkulo • Bakĥo • Juventa • Marso • Belona • Minerva • Apolono • Iarbas • Merkuro • Prozerpina |
Fermi
Jupitero ankaŭ estas nomata Jove (Iovis). Liaj atributoj estas aglo, fulmo kaj sceptro.
Francisko Azorín registras erare la nomon Jupitro kiel Roma ĉefdio, kiu regis la mondon; la artistoj lin reprezentis per glora, majesta homo sur nuboj, kun fulmoj en la mano k. aglo ĉe la piedoj.[1] Li indikas etimologion el la latina Jupiter, Djupiter, Djovis, Jove el la hebrea Jehova, Dishova.[2]