Distrikto Barnim
From Wikipedia, the free encyclopedia
La distrikto Barnim (germane: Landkreis) situas en la nordoriento de la federacia lando Brandenburgio de Germanio, nordoriente de Berlino. La urbo Eberswalde estas la administra centro de la distrikto. Sur ties areo de 1 494,32 km² fine de decembro 2022 loĝis 191 849 homoj; do meznombre 117 sur unu kvadrata kilometro. En tuta Brandenburgio la koncerna nombro estas 87, en Germanio 231. En la sekva skema mapo la distrikto Barnim estas signita per 1.
Pliaj informoj blazono, mapo ...
blazono | mapo |
---|---|
Bazaj datumoj | |
Federacia lando: | Brandenburgio |
Administra urbo: | Eberswalde |
Areo: | 1 494 km² |
Loĝantoj: | 191 849 (fine de decembro 2022) |
Loĝdenso: | 116 po km² |
Aŭtokodo: | BAR, BER, EW |
Municipokodo: | 12060 |
Komunumoj: | 25 |
Situo ene de Brandenburgio | |
Fermi
Najbaraj distriktoj estas norde Uckermark (14), okcidente Oberhavel (6), sudoriente Märkisch-Oderland (5); sude situas Berlino kaj en oriento Pollando.