Distrikto Miskolc
distrikto en Hungario / From Wikipedia, the free encyclopedia
La Distrikto Miskolc [miŝkolc] (hungare Miskolci járás) estas distrikto en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Borsod-Abaúj-Zemplén. Ĝi situas en montaro Bükk laŭ Sajó en la meza parto de la departemento (en la norda parto de Hungariio). La distrikto najbaras:
- norde Distrikto Edelény
- nordoriente Distrikto Szikszó
- nordokcidente Distrikto Kazincbarcika
- oriente Distrikto Szerencs
- sudoriente Distrikto Tiszaújváros
- sudokcidente Distrikto Mezőkövesd
- sude Distrikto Mezőcsát
- okcidente Distrikto Eger kaj Distrikto Bélapátfalva (ambaŭ en Heves).
Rapidaj faktoj [+], Lando ...
Distrikto Miskolc | |||
---|---|---|---|
Distrikto | |||
Flago | |||
distrikto de Hungario [+] | |||
Lando | Hungario | ||
Regionoj | Norda Hungario, Departemento Borsod-Abaúj-Zemplén | ||
Ĉefurbo | Miskolc | ||
- koordinatoj | 48° N, 21° O (mapo)48.0867520.77353 | ||
Akvokolektejo | 972,8 km² (97 280 ha) [+] | ||
Areo | 972,8 km² (97 280 ha) [+] | ||
Loĝantaro | 227 095 [+] (1-a de oktobro 2022) | ||
Denseco | 233,44 loĝ./km² [+] [+] | ||
Horzono | UTC+01:00, UTC+02:00 [+] | ||
Distrikto Miskolc | |||
Fermi
La distrikta ĉefurbo estas Miskolc, kiu estas urbo, krome estas ankaŭ 6 aliaj urboj kaj unusola grandvilaĝo, la ceteraj 31 komunumoj estas vilaĝoj.
La areo estas 972,80 km², kie loĝas 249 563 homoj. Tiu distrikto estas la plej granda laŭ loĝantaronombro en la lando. La loĝantoj okupiĝas pri urbaj servoj, industrioj, agrikulturoj, kaj bredadoj. Menciindas la alta senlaboreco.