Distrikto Mureș
distrikto (rumane județ) en Rumanio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Mureș [mureŝ] (hungare Maros megye) estas distrikto (județ) en Transilvanio (Rumanio), kun la administra centro Târgu Mureș (loĝantaro: 165.835). Ĝi situas en la Ebenaĵo de Transilvanio, parte en Sikullando. Ĝia nomo devenas de Mureș, rivero kiu trapasas ĝin. Laŭ la stato de 2021 en la distrikto vivis 518 193 loĝantoj sur areo de 6 714 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 77 loĝantoj/km².
Ĉi tiu artikolo temas pri distrikto Mureș. Por informoj pri samnoma rivero, vidu la artikolon Mureş (rivero).
Rapidaj faktoj
Distrikto Mureș | |
---|---|
distrikto | |
Ĉefurbo | Târgu Mureș resp. Marosvásárhely |
Regiono | Transilvanio |
mallonge | MS |
Telefono | +40×65... |
Areo |
6 714 km² (11-a rango) |
Loĝantaro | 518 193 (stato de 2021, 13-a rango) |
Loĝdenso | 77/km² |
La signo × en la telefona prefikso estas 2 aŭ 3, depende de la kompanio | |
Fermi
Ĝiaj najbaroj estas: nord-oriente distrikto Suceava; oriente distrikto Harghita; sud-oriente distrikto Brașov; sude distrikto Sibiu; sud-okcidente distrikto Alba; okcidente distrikto Cluj kaj norde distrikto Bistriţa-Năsăud.
- Etnoj (1992)
- Etnoj (2002)