Eŭromajdano
manifestacio en Ukrainio (2013–2014) / From Wikipedia, the free encyclopedia
Eŭromajdano (Є-placo, aŭ Eŭrop-placo) (ukraine Євромайдан, Jevromajdan) estas aro de manifestacioj en Ukrainio (ĉefe en Kievo /vidu la apudajn fotojn/, sed ankaŭ en okcidenta Ukrainio en Lvivo /vidu la suban foton/, sed ankaŭ en orienta Ukrainio en Luhansko /vidu la suban foton/, kiuj komenciĝis la 21-an de novembro 2013 per publikaj protestoj postulantaj proksimiĝon al la Eŭropa Unio. En la ukrainlingvaj amaskomunikiloj oni nomas ĝin Eŭro-revolucio / Є-revolucio (Є́врореволю́ція, Jevrorevolucija) aŭ Revolucio 2013 (Револю́ція 2013 ро́ку) kaj la finan parton la Revolucio de digno (Революція гідності, revolucija hidnosti), kaj en la anglolingvaj amaskomunikiloj ĝi estas nomata la Ukraina printempo.
Ĉi tiu artikolo estas ankoraŭ nefinita. En la nuna formo ĝi ne donas plenan komprenon de la pritraktata objekto, ĉar mankas nepre bezonataj informoj. Revizitu la artikolon poste aŭ ĝin kompletigu (se viaj scioj tion ebligas). |
En januaro de 2014, la manifestacioj evoluis al protesto kontraŭ la ukraina reĝimo kaj prezidanto Viktor Janukoviĉ, pro ĝia korupteco kaj malrespekto de homaj rajtoj.[1] En februaro, la protestoj iĝis pli kaj pli perfortaj kaj pluraj dekoj da homoj mortis.[2] Ambaŭ flankoj trouzis la forton: la reĝimo de Janukoviĉ sendis kontraŭ homoj milican taĉmenton «Berkut», kiu ofte batis senkulpajn, pacajn ĉeestantojn,[3] dum inter la protestantoj estas multe da ekstremdekstruloj, kiuj rifuzas ĉiujn intertraktojn kaj ofte mem atakas milicanojn, uzante batilojn, armaturojn, Molotov-koktelojn kaj foje eĉ pafarmilojn aŭ ĉasistfusiloj.[4][5]