Eŭropa Maldekstro
eŭropa politika partio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Partio de Eŭropa Maldekstro (angle Party of the European Left, france Parti de la gauche européenne, germane Europäische Linkspartei, itale Partito della Sinistra Europea), mallongigo laŭ la angla kaj germana nomo EL, fondiĝis la 8-an de majo 2004 pere de 15 maldekstraj kaj komunismaj partioj de Eŭropo. Kontraste al la Konfederacia Frakcio de Unuiĝintaj Eŭropaj Maldekstruloj de maldekstraj parlamentanoj de la Eŭropa Parlamento, la Eŭropa Maldekstro ne nur estas malstrikta frakcia grupiĝo, sed vera politika partio. La maldekstra frakcio en la Eŭropa Parlamento disponas pri 41 parlaentanoj kaj estas la kvina plej granda frakcio, kaj plej multaj el tiuj 41 parlamentanoj reprezentas la Eŭropan Maldekstron. Tamen la partio ankaŭ havas membropartiojn el ŝtatoj ekster la Eŭropa Unio.
Eŭropa Maldekstro | ||
---|---|---|
Eŭropa politika partio • metaorganizaĵo | ||
Komenco | 9-a de majo 2004 vd | |
Sidejo | Bruselo | |
Ideologio | ||
Ĉefestro(j) | Heinz Bierbaum vd | |
Membro de | Registro de Eŭropaj Politikaj Partioj vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
Partia celo estas la evoluo de "alternativa socia kaj politika modelo kontraste al la kapitalismo" kaj aktivecoj kontraŭ "kreskanta militismo kaj militoj", aldone al engaĝiĝo por "medioprotekto kaj respekto de la homaj rajtoj". [1]
Prezidanto de la Eŭropa Maldekstro estas la german politikisto Lothar Bisky.