Eŭropa taksuso
From Wikipedia, the free encyclopedia
La eŭropa taksuso (Taxus baccata) estas malgranda aŭ mezgranda ĉiamverda ĉefe palearktisa arbo. La folioj estas tre toksaj. La strobiloj estas neordinaraj, kaj ĉiu enhavas unuopan 4-7 mm semon. La strobilon ĉirkaŭas fruktokarna bero-forma kovrilo nomata arilo. La semo estas toksega kaj amara, sed la arilo estas netoksa kaj dolĉa.
Pliaj informoj Kiel legi la taksonomion, Biologia klasado ...
Eŭropa taksuso | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Taxus baccata (Eŭropa taksuso) branĉo kun strobiloj nematura kaj matura | ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Taxus baccata L. 1753 | ||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||
Fermi
La ligno de la taksuso ĉiam estis alt-estimita de la homo, ĉar ĝi pro la malrapida kresko de la arbo estas escepta pri malmoleco kaj forteco.