Edvard Beneš
ĉeĥoslovaka politikisto / From Wikipedia, the free encyclopedia
Edvard BENEŠ [beneŝ] (naskiĝis la 28-an de majo 1884, mortis la 3-an de septembro 1948) estis ĉeĥoslovaka prezidento en la jaroj 1935 – 1938 kaj 1945 – 1948.
Ĉi tiu artikolo citas neniun fonton. Vi povas plibonigi ĝin, aldonante fidindajn fontojn. Senfontaj asertoj povas esti forigitaj. (Novembro 2012) Komento: Elstaraj artikoloj estu faktaj kaj citu fontojn, aliokaze povas esti malelstarigitaj |
Unu el la plej tragikaj kaj samtempe la plej rimarkindaj personecoj de la ĉeĥoslovaka historio. Dufoje li troviĝis en krizaj momentoj, kiuj signifis sortan rompon por la ĉeĥoslovaka nacio. Dufoje li rolis kiel ludanto kun granda potenco, sed en ambaŭ kazoj li malvenkis. Eble perfidis lin la propra fiero, eble tro granda emfazo por malvarma prudento, eble malbona veto je amikoj. Certe estas, ke neniu alia el la ĉeĥaj regintoj troviĝis en tiel gravaj situacioj kiel la sekvanto de Masaryk.[1] Tial historiistoj ĝis hodiaŭ ne ĉesis disputi, ĉu temis pri grave ekzamenata politikisto de supermezaj kapabloj aŭ prefere pri la politikisto ambicia kaj potencavida, kiu ne sukcesis.