Ekstermejo Chełmno
From Wikipedia, the free encyclopedia
Chełmno (germane Kulmhof, ne rilatas al Chełmno) estis nazia ekstermejo en okcidenta Pollando, apud la rivero Ner, alfluanto de Varto, kreita antaŭ la Wannsee-konferenco. La neniigejo funkciis ekde decembro 1941 ĝis januaro 1945. Ĝi estis la ĉefa loko de la holokaŭsto de judoj el la provinco Vartlando kaj malliberuloj de la Lodza geto. Laŭ ideo de Hitler pri „Fina Solvo”, oni ekstermis polajn judojn, sed ankaŭ ciganojn kaj sovetiajn militkaptitojn.