Endoskopio
From Wikipedia, the free encyclopedia
En medicino, endoskopio estas la ekzamenado aŭ esplorado pere de endoskopo:
Endoskopo (el la malnovgrekaj vortoj ἔνδον éndon ‚interne‘ kaj σκοπεῖν skopein ‚observi‘) estas tubeca ilo, per kiu ekzameneblas kaj ankaŭ prilaboreblas la interno de vivantaj organismoj, sed ankaŭ de teknikaj kavaĵoj. Origine la ilo evoluiĝis por medicina diagnozotrova ekzamenado de homaj kavaĵoj (ekzemple la intesta sistemo de buŝo ĝis anuso, la spira sistemo kun naza kavaĵo, traĥeo kaj pulmo, el la urina sistemo la ureteroj, la urina veziko kaj la uretroj, aŭ el la reprodukta sistemo la utero). Nuntempe endoskopoj ankaŭ uziĝas por mikroĥirurgiaj operacioj de homoj kaj bestoj, kaj en la industrio por ekzamenado de malfacile atingeblaj teknikaj kavaĵoj.
- Kategorio Endoskopio en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
|
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estas ĝermo pri medicina diagnozo kaj medicina tekniko. Helpu al Vikipedio plilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton). |