Esperanto-asocio
Listartikolo en Vikipedio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Esperanto-asocio (aŭ esperantista asocio) estas asocio, celanta disvastigi aŭ utiligi la lingvon Esperanto. Laŭ ĉi tiu difino, Esperanto-acocio estas unuiĝo de esperantistoj, kiu uzas Esperanton por siaj konkretaj komunaj celoj, aŭ ĝenerale disvastigadas la lingvon en iu geografia regiono aŭ tutmonde.
Esperanto-asocio povas havi diversajn celojn, uzante Esperanton kiel helplingvon: ekzemple, realigo de klasaj celoj (Sennacieca Asocio Tutmonda) aŭ atingado de lingva justeco en la mondo.
Esperanto-asocioj povas esti organizitaj:
- laŭ geografia teritorio (ĉe loka, landa aŭ tutmonda nivelo);
- laŭ precipa celo kaj celata parto de socio (adeptoj de konkreta mondkoncepto/ideologio/religio, unuiĝoj laŭ profesioj aŭ ŝatokupoj) — fakaj Esperanto-asocioj (kutime ili funkcias tutmonde).