Eŭropa devizo
From Wikipedia, the free encyclopedia
La eŭropa devizo aŭ moto de la Eŭropa Unio estas la frazo Unuiĝinta en diverseco. Ĝi naskiĝis neoficiale en 2000 laŭ lerneja konkurso kaj estis poste akceptita de Nicole Fontaine, tiama prezidanto de la Eŭropa Parlamento. Poste la devizo oficiale troviĝas en la Eŭropa Konstitucio kaj sur EU-retejoj.
La moto en la latina versio estas In varietate concordia.