Eŭropo
kontinento, norda el Afriko, okcidenta el Azio, orienta el Norda Atlantiko / From Wikipedia, the free encyclopedia
Eŭropo estas foje rigardita kiel kontinento, foje kiel duoninsulo de kontinento Eŭrazio, aŭ eĉ kiel parto de kontinento Afrik-Eŭrazio.
Eŭropo | ||
---|---|---|
Mapo de Eŭropo. | ||
Areo | 10.180.000 km² | |
Loĝantoj | 742.452.000 | |
Landoj | 51 | |
Dependaj teritorioj | 4 | |
Ĉefaj lingvoj | angla franca germana hispana itala rusa | |
Horzonoj | UTC al UTC+5 | |
Plej grandaj urboj | Moskvo Londono Istanbulo Sankt-Peterburgo Berlino | |
Eŭropo estas kun 10 532 000 km² la dua malplej granda mondparto (pli malgranda estas jam sole Oceanio), sed tre dense loĝata - en la jaro 2016 ĝi havis 742 452 000 loĝantojn. Oni parolas ĉi tie per 209 diversaj lingvoj el 6 lingvaj familioj; sed absoluta plimulto de parolantoj uzas la hindoeŭropajn lingvojn. Historie kaj kulture Eŭropo havis principan influon al la monda civilizo kaj al la monda historio.
Norde limigas Eŭropon Norda Glacia Oceano, oriente montaro Uralo kaj rivero Uralo, sudoriente Kaspia Maro, riveroj Kuma kaj Maniĉ (Kuma-Maniĉa depresio) kaj Nigra Maro, sude Mediteraneo kaj okcidente Atlantiko. Kiel partoj de la sudorienta limo estas iam ankaŭ indikataj montaroj Kaŭkazo kaj la rivero Emba en la provincoj Aktobe kaj Atirau de Kazaĥstano.