Faetonedoj
From Wikipedia, the free encyclopedia
Faetonedoj estas familio de marbirdoj, nomataj Faetonoj aŭ Tropikbirdoj. Ili estas nune klasigitaj en sia propra ordo Faetonoformaj. Ties rilataro al aliaj vivantaj birdoj estas neklara, kaj ŝajne ili ne havas proksimajn parencojn. Estas tri specioj en ununura genro nome Phaethon.
Pliaj informoj Kiel legi la taksonomion, Biologia klasado ...
Faetonedoj | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Ruĝvosta tropikbirdo (Phaethon rubricauda) | ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Specioj | ||||||||||||
3, vidu tekston | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||
Fermi
La tri tropikbirdoj estas interrilataj marbirdoj de tropikaj oceanoj. Ili estas sveltaj blankaj birdoj kiuj havas elstaregan longajn centrajn vostoplumojn. Iliaj longaj flugiloj havas nigrajn markojn kaj same la kapo. La kruroj kaj piedoj estas malgrandaj kaj malfortaj.
Ili reproduktiĝas en tropikaj insuloj kie la ino demetas ununuran ovon rekte surgrunde aŭ sur klifa elstaraĵo. Ili manĝas fiŝojn aŭ kalmarojn, sed ne estas lertaj naĝantoj.