Fonetika poezio
From Wikipedia, the free encyclopedia
Fonetika poezio estas poezio kunmetita de silaboj kaj sonoj, kiuj ne kuniĝas por krei enhavon aŭ signifon en la konvencia senco.
Fonetika poezio estis disvolvita komence de la 20-a jarcento, fare de membroj de la Dada-movado. Hugo Ball, membro de la movado, difinis fonetikan poezion kompare kun abstraktismo en pentrarto: "la sekva paŝo en poezio estis la forigo de la lingvo, same kiel pentrado forigis la objekton, kaj pro similaj kialoj." Forigo de iu ajn signifo de la kanto kreis efikon de kriegado, miskompreno kaj malharmonio. Tiel farante, ĉi tiu poezio esprimis nihilismon kaj socian kritikon de eŭropa kulturo. Kritiko, kiu esprimiĝis ankaŭ donante "primitivan" tonon al la poezio.
Konataj fonetikaj kantoj inkluzivas la kanton de Futurist-artisto Filippo Tommaso Marinetti "Zang Tumb Tumb" (1914), la kanto de Bal "Karawane" (Karavano) prezentita ĉe la "Cabaret Walter" en Zuriko kaj la kanto de Kurt Schwitters "Ursonate", de la jaroj 1921 - 1932.
Fonetika poezio estis unu el la unuaj fontoj de la kampo de aktorado en la dua duono de la dudeka jarcento.