Fotisto
persono, kiu prenas fotojn / From Wikipedia, the free encyclopedia
Fotisto (aŭ fotografisto) estas profesia artisto kiu uzas fotografion kiel medion. Fotisto havas rolon en ĵurnalismo: li kaptas per fotilo la agadon pri kiu skribas ĵurnalisto. Iuj fotistoj laboras kiel portretaj artistoj. Profesia fotisto estas grava por reklamado.