Františkovy Lázně
urbo en Ĉeĥio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Františkovy Lázně ([Frantiŝkovi Laznje], germane Franzensbad) estas konata kuracloko en Ĉeĥio. Ĝi situas en Okcidenta Bohemio, en Regiono Plzeň, distrikto Cheb. Kune kun Karlovy Vary kaj Mariánské Lázně ĝi formas "banlokan triangulon". En 2024 ĝi havis 5 783 loĝantojn.
Františkovy Lázně | |||
germane Franzensbad | |||
urbo | |||
Kolonaro en Františkovy Lázně | |||
|
|||
Oficiala nomo: Františkovy Lázně | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Karlovy Vary | ||
Distrikto | Distrikto Cheb | ||
Administra municipo | Cheb | ||
Historiaj regionoj | Bohemio, Sudetio | ||
Situo | Františkovy Lázně | ||
- alteco | 442 m s. m. | ||
- koordinatoj | 50° 07′ 13″ N 12° 21′ 06″ O (mapo) | ||
Areo | 25,74 km² (2 574 ha) | ||
Loĝantaro | 5 783 (2024) | ||
Denseco | 224,67 loĝ./km² | ||
Baseno | Ĥebia baseno | ||
Fondo | 1793 | ||
- fondinto | Francisko la 1-a | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 351 01 | ||
NUTS 3 | CZ041 | ||
NUTS 4 | CZ0411 | ||
NUTS 5 | CZ0411 554529 | ||
Katastraj teritorioj | 7 | ||
Partoj de urbo | 8 | ||
Bazaj setlejunuoj | 9 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
| |||
Vikimedia Komunejo: Františkovy Lázně | |||
Retpaĝo: www.frantiskovy-lazne.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio | |||
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Poustka, Vojtanov, Třebeň, Skalná, Cheb kaj Libá.
Historie la unua torfa banloko en la mondo. Pro sia unike unueca klasikisma aspekto en 1992 proklamita kiel urba monumentrezervejo.
Kuracefikoj de la lokaj malvarmaj akvofontoj estis konataj jam ekde la 15-a jarcento. La urbo estis fondita en la jaro 1793 sub la (germanlingva) nomo Kaiser Franzensdorf ([KAJza FRANcensdorf], = vilaĝo de imperiestro Francisko). En 1807 ĝi estis alinomita al Franzensbad [FRANcensbat] (= Franciska banejo). Tio estas ankaŭ la signifo de la ĉeĥa nomo. La honorata Francisko estas Francisko la 2-a Jozefo Karlo de Habsburgo, kiu iĝis (germana) imperiestro en 1792.
Františkovy Lázně havas 24 kuracajn fontojn (parte marĉajn), el kiuj 12 estas uzataj por kuracado.