Fratino Karinjo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Fratino Karinjo (angle Sister Carrie) (1900) estas romano de Theodore Dreiser pri kampara knabino kiu transloĝiĝas al la urbego, kie ŝi komencas realigi la propran Usonan Revon (angle American Dream) per sinlanĉado en vivon de peko anstataŭ per forta laboro kaj persisto.
Sister Carrie | |
---|---|
literatura verko | |
Aŭtoroj | |
Aŭtoro | Theodore Dreiser |
Lingvoj | |
Lingvo | angla lingvo |
Eldonado | |
Eldondato | 1900 |
Eldonejo | Doubleday |
Ĝenro | romano |
Loko de rakonto | Nov-Jorko • Ĉikago |
Ĉe la tempo de la unua eldono, la romano okazigis ioman skandalon kaj Dreiser spertis malfacilon trovi por ĝi eldoniston. Tio ŝuldiĝas al la svaga limo inter bono kaj malbono en la intrigo, kaj al la fakto ke fine Karinjo premiiĝas anstataŭ puniĝas pro ŝia malmorala konduto. Kvankam la moralumanta rakontisto de Dreiser ja asertas, ke Karinjo, spite al la famo kaj mono kiujn ŝi gajnis, ne povos atingi spiritan trankvilon en sia vivo, la verŝajna manko de poezia justo (la ideo ke malmoralo devas fine ne premii, eĉ se nur ĝisiome) estis io al kio la tiama legantaro tute ne alkutimiĝis.