Gabrielle Russier
franca instruisto / From Wikipedia, the free encyclopedia
Gabrielle Russier (prononcita kiel /ɡa.bʁi.jɛl ʁy.sje/ france) estis instruisto diplomita pri homa scienco naskiĝinta la 29-an de aprilo 1937 en Parizo (Francio) kaj mortinta la 1-an de septembro 1969 en Marseille (Francio). Sekve de amrilato kun unu el siaj lernantoj, Christian Rossi, tiam 16-jaraĝa, ŝi estas kondamnita al unu prokrasta jaro de mallibereco pro forkaptado kaj forigado de neplenaĝulo el ties gepatroj, kaj memmortigas en sia loĝejo en Marseille.
Gabrielle RUSSIER | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Gabrielle Marjorie Russier |
Naskiĝo | 29a aprilo 1937 en Parizo |
Morto | 1a septembro 1969 en Marseille |
Mortokialo | asfiksio |
Tombo | Tombejo Père-Lachaise, Parizo |
Lingvoj | franca |
Nacieco | franca |
Ŝtataneco | Francio |
Alma mater | Lycée Victor-Duruy |
Familio | |
Patro | René Russier |
Patrino | Marjorie Smith |
Okupo | |
Okupo | Instruisto |
Ŝia historio inspiris multajn artaĵojn kiel la filmon de André Cayatte, Mourir d'aimer (Morti pro ami) en 1971, la kantojn Gabrielle de Serge Reggiani en 1970, Des fleurs pour Gabrielle (Florojn por Gabrielle) de Anne Sylvestre kaj Mourir d'aimer (Morti pro ami) de Charles Aznavour en 1971, kaj ankaŭ la televidfilmon de Josée Dayan, Mourir d'aimer (Morti pro ami) en 2009, kiu estos kritikita de la roluloj de tiu afero.