Georgios Papanikolaou
greka patologo / From Wikipedia, the free encyclopedia
Georgios Nikolaou Papanikolaou (aŭ George Papanicolaou; greke: Γεώργιος Ν. Παπανικολάου; 13 majo 1883 – 19 februaro 1962) estis kuracisto, pioniro en citopatologio. Li disvolvis teston por frua detektado de kancero en la utera cerviko: la cervikan frotadon aŭ Papanikolaŭ-testo (aŭ Pap-testo)
Rapidaj faktoj Persona informo, Familio ...
Georgios Papanikolaou | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 13-an de majo 1883 (1883-05-13) en Kymi |
Morto | 19-an de februaro 1962 (1962-02-19) (78-jaraĝa) en Miamo |
Lingvoj | greka • angla |
Loĝloko | Usono |
Ŝtataneco | Grekio |
Alma mater | Nacia kaj Kapodistria Universitato de Ateno • Munkena universitato |
Familio | |
Edz(in)o | Andromachi Papanikolaou |
Okupo | |
Okupo | kuracisto • onkologo • patologo • ginekologo |
Verkoj | cervika ŝmiro |
Fermi
Li unue raportis ke uteraj kanceraj ĉeloj povus esti eltrovitaj per vagina ŝmirado en 1928, sed lia laboro ne estis ĝenerale rekonita ĝis la 1940aj jaroj. Vasta elprovo de liaj teknikoj estis efektivigita en la fruaj 1950aj jaroj.