God Save the King (himno)
nacia himno de Britio / From Wikipedia, the free encyclopedia
God Save the King (Esperante Dio protektu la Reĝon), alternative God Save the Queen (Esperante Dio protektu la Reĝinon), depende de la titolo de la reganta monarĥo, estas patriotisma kanto de nekonata aŭtoro. Ĝi estas la tradicia nacia himno de Britio kaj de Anglio; unu el la du naciaj kantoj de Novzelando; la reĝa himno de Kanado kaj la aliaj anoj de la Brita Komunumo de Nacioj; kaj la reĝa himno de la Brita Reĝa Familio.
Rapidaj faktoj nacia himno, lando ...
God Save the King | ||
---|---|---|
Dio protektu la Reĝon | ||
nacia himno | ||
lando | Britio | |
kantoteksto | nesciata | |
muziko | nesciata | |
ekde | nesciata | |
muzika ekzemplo | ||
"God Save the King"
Ĉu la aŭdigo ne funkcias? Eble helpos la paĝo "media help" (en la angla). | ||
Fermi
Notu ke en Britio ne ekzistas aŭtorizita versio; efektive, nek reĝa proklamo nek per parlamenta leĝo iam ajn oficialigis ĝin kiel nacian himnon. Kutime, nur unu aŭ pli rare du versoj kantiĝas.