Gonimbrasia belina
From Wikipedia, the free encyclopedia
Gonimbrasia belina aŭ mopane-vermo aŭ mopane-raŭpo estas nokta papilio el falimio de pavoaraneoj (saturniedoj, Saturniidae). La raŭpo de la papilio estas grava proteinfonto por milionoj da homoj en suda Afriko.
Gonimbrasia belina | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Raŭpo de Gonimbrasia belina | ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Gonimbrasia belina (Linnaeus, 1758) | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||
Post la kopulacio, la inpapilio demetas 50-200 ovojn sur folioj kaj branĉoj de la mopane-arbo. Post ĉ. 10 tagoj, eloviĝas la raŭpoj kaj voras la foliojn en la ĉirkaŭo. La raŭpo deĵetas haŭton 4-5foje dum la kreskoperiodo kaj pupiĝis poste en la grundo en kokono. La papilio el-kokoniĝas post 6-7 monatoj de novembro-decembro ĝis komenco de la somero. La papilio ne nutras sin kaj vivas nur 3-4 tagojn, en kiuj tagoj ĝi pariĝas kaj demetas la ovojn.
La raŭpo nutras sin ĉefe sur mopane-arbo, voras ankaŭ aliajn hejmajn arbojn de la regiono. Tio ebligas relative grandan etendiĝan areon. Ĉar la raŭpa stadio estas relative mallonga - kompare al aliaj raŭpoj -, tiel la damaĝo de la folioj estas malgranda.