Guadalcanal (Salomonoj)
insulo de la Salomonoj / From Wikipedia, the free encyclopedia
Guadalcanal ([gŭadalkaNAL], indiĝena nomo: Isatabu) estas la ĉefa insulo en la Provinco Guadalcanal de Salomonoj, en la sudokcidenta Pacifiko, nordoriente de Aŭstralio. La insulo estas ĉefe kovrita de densa tropika pluvarbaro kaj havas montaran internon.
Guadalcanal | |||
---|---|---|---|
insulo [+] | |||
Supermara alteco | 2 335 m [+] | ||
Koordinatoj | 9° 35′ S, 160° 14′ O (mapo)-9.59160.235 | ||
Plej alta punkto | Mount Popomanaseu [+] | ||
Akvokolektejo | 5 302 km² (530 200 ha) [+] | ||
Areo | 5 302 km² (530 200 ha) [+] | ||
Loĝantaro | 109 382 [+] (1-a de januaro 1999) | ||
Guadalcanal | |||
Vikimedia Komunejo: Guadalcanal [+] | |||
La malkovro de Guadalcanal fare de okcidentanoj dum la hispana ekspedicio de Álvaro de Mendaña en 1568. La nomo devenas el la vilaĝo Guadalcanal, en la provinco Sevilo, en Andaluzio, Hispanio, naskoloko de Pedro de Ortega Valencia, membro de la ekspedicio de Mendaña.
Dum 1942–43, ĝi estis la scenejo de la Kampanjo de Guadalcanal, kiu konsistis el akraj bataloj inter japanaj kaj usonaj trupoj. La usonanoj finfine venkis. Fine de la Dua Mondmilito, Honiara, en la norda marbordo de Guadalcanal, iĝis la nova ĉefurbo de la Brita Protektorato Salomonoj.