Guimarães estas portugala urbo de la Distrikto Braga ,
Norda regiono kaj subregiono Ave , kun ĉirkaŭ 52.000 loĝantoj en la centra nukleo kaj ĉirkaŭ 161,876 ene de la tuta municipo.
Rapidaj faktoj urbo de Portugalio • municipo de Portugalio, Administrado ...
Fermi
dekstra
Ĝi estas la sidejo de municipo kun 242,85 km² laŭ etendiĝo kaj 159 576 loĝantoj (2001 ), subdividita en 69 freguesia -jn. La plejparto de la loĝantaro vivas en la urbo kaj ĉirkaŭe. La municipo limas norde kun la municipo Póvoa de Lanhoso , oriente kun Fafe , sude kun Felgueiras , Vizela kaj Santo Tirso , okcidente kun Vila Nova de Famalicão kaj nordokcidente kun Braga . Guimarães, kune kun Maribor (Slovenio ), estis Eŭropa Kultura Ĉefurbo en 2012 .